Somera dormo

Helikoj de specio Theba pisana estivaciantaj sur planto de Foeniculum vulgare en Montbazin, Francio.

Somera dormo (multaj lingvoj uzas formon simila al estivacio, kiu esprimo en Esperanto signifas „aranĝiĝon de la florpartoj, precipe de la petaloj, en burĝono”.) estas stato de ripozo de bestoj, simila al vintra dormo, kvankam okazas somere anstataŭ vintre.

Vintra dormo estas karakterizita per neaktiveco kaj malaltigita metabola indico, kio estas respondo al altaj temperaturoj kaj aridaj kondiĉoj. Ĝi okazas dum tempo de varmo kaj sekeco, la varma seka sezono, kiuj ofte estas la someraj monatoj. Oni scias, ke kaj senvertebruloj kaj vertebruloj eniras ĉi tiun staton por eviti damaĝojn de altaj temperaturoj kaj riskon de elsekiĝo. Kaj surteraj kaj akvaj bestoj (pro sekiĝintaj marĉoj, lagetoj) aplikas someran dormon okaze de malfavoraj kondiĉoj. La fosiliaj registroj sugestas, ke somera dormo eble evoluis antaŭ kelkcent milionoj da jaroj.


Developed by StudentB